18 de ago. de 2012

OPI kaj programado....

Hodiaŭ mi faris la OPI ke estas portugale- Olimpíadas Paraíbanas de Informática, mi provis traduki esperante, kaj estas: Paraiba Olimpikoj pri komputiko (Paraíba estas la stato kie mi loĝas). Tie, oni selektas la homoj de mia stato por fari la nacia olimpikoj pri komputiko. Ĉi jare mi faris la brazilaj olimpikoj, sed vere mi ne estis tre bona... Mi ŝatus fari ĝin bonege kaj iri al Italio por fari la internacia olimpikoj (sed mi pensas ke ankoraŭ mi ne estas sufiĉe bona por tio, mi bezonas studi MULTEGE).

Ĉi jare la olimpikoj estis pli bonaj ĉar ne okazis en universitato kiel lastaj jaroj (ĉar ĉi jare la profesoroj de universitato strikas denove kaj denove) sed en la plej kosta privata lernejo de mia urbo(eble de stato). Estas pli bona ol en universitato ĉar almenaŭ ili donis al ni ĉokoladon kaj drinkoj, en universitato estas 5 horoj de malsato, kaj vere, la loko de privata lernejo pli belas ol la loko de publika universitato, estas pli agrabla....

Bone, hodiaŭ mi parolis pri OPI, sed al vi Noobs (komencantoj en komputilo), mi faris tekston por vi kompreni pli bone: 

Kio temas OPI?


OPI temas pri programado. Sed kio estas programado? Programado estas instrui la komputilon por fari kion vi volas. Ekz, se vi volas ke la komputilo faras grandan konton, vi povas programi la komputilon por fari tion al vi.

 
laŭ mi, la plej mojosa filmo pri programado estas Matrix(1999). XD
Ĉu mi nur povas programi la komputilon por fari malmojosan aferojn, kiel konton?

Ne, tute ne. Vi povas fari multajn mojosan aferojn kun programado. Ĉiuj aferoj ke estas eN komputilo, estis programita por iu, la ludoj, la retejo... Vere, vi povas vidi la kodon (la programado) de retejo tajpante Ctrl+U.


Ĉu programi estas malfacila?


Al kelkaj personoj, jes, sed al mi, tute NE. Programi estas facila al kiu ŝatas matemadikon (mi tre ŝatas ĝin, vere mi jam komencis matemadikon eN universitato, kaj gajnis 3 premiojn eN Brazilaj Olimpikoj pri Matemadiko) kaj logikon. Se vi ludas ŝakon aŭ spektis Death Note kaj ŝategis ĝin (kiel mi ^^) vi treeble lernos programi tre facile....


Kiel mi povus komenci?


Mi eklernis programi per la lingvaĝo Pascal kiam mi estis 14 jaraĝa. Ĝi kaj Pyton estas bonega al komecantoj. Se vi volas programi al Web, unue vi devas lerni HTML (ĝi estas FACILEEGA), poste CSS, kaj fine vi devas elekti lingvaĝo por labori, la plej popolaj eN Web estas PHP, Ruby kaj AspX. Kaj memoru, kiam vi lernu iomete Pascal ĈIAM lernu Java, ĉar Java estas la plej bona lingvaĝo al ĉio (Web, poŝtelefonoj, komputilo, ktp). Vi ne trovos librojn ktp esperante pri programado, sed treeble vi trovos en via unua (aŭ dua) lingvo XD.


14 de ago. de 2012

La reveno de Mia vivo kiel Ana kaj 3-a JRN

Saluton al ĉiuj, poste kelkaj monatoj (cirkaŭ de 6) senskribi, mi finfine revenis al blogado. Mi ne skribis plu ĉar mi ne havis tempon kaj volon, sed nun mi havas XD.

Mi esperas skribi du foje semajne (almenaŭ EN unua semajno mi skribos =P). Mi skribos novajn artikolojn vendrede kaj sabate je la 18:00 (horo de Brazilo, aŭ je la 22:00 horo de Parizo).

Por rekomenci “Mia vivo kiel Ana”, la blogo havas novan aspekton. Nun ĝi estas pli bela laŭ mia opino (mi pensas ke vi ne memoras kiel la blogo estis antaŭ ĉar estas vere multega da tempo ke mi ne skribas...). Kaj kiel unua artikolo de nova momento, mi rakontos al vi la plej grava afero eN movado de brazila nordoriento ke okazis dum mia “forpaso” de blogosfera: La Junulara Renkontiĝo de Nordoriento.


La 3-a JRN


ĉiuj kiu partoprenis


ekspozicio en "Camera de Vereadores" - Unua tago

Dum 4 tagoj okazis en urbo Pocinhos la 3-a JRN. Ĝia malfermo okazis en la “Camera de Vereadores” de Pocinhos (estas loko kie la homoj kultime kunvenas por helpi la urbesto en lia laboro, tio konstruaĵo ekzistas eN ĉiuj urboj de Brazilo) , kie ni (mi kaj Luana França el Natalo) ricevis la homoj de tri malsimilaj nordorientaj brazilaj substatoj: 2 el Pernambuco, 5 el Paraiba kaj 4 el Rio Grande do Norte, tio estas tre bona al niaj kondicoj. Ni prelegis pri la movado en Nordoriento kaj la homoj kiu partoprenis eN renkontiĝo faris ekspozicio de esperantaj aferoj (kiel poŝtkardoj de diversaj landoj , ktp) por la homoj de la urbo.

Rolludo en dua tago
En la dua tago nia amiko Sandro (Olinda- Pernambuco) faris prelegon pri RPG (rolludo:http://eo.wikipedia.org/wiki/Rolludo) kaj oni provis ludi RPG esperante, Luana ankaŭ parolis al ĉiuj pri la ebleco de IJK-2014 okazi en Brazilo kaj en brazila nordoriento (poste mi parolos pli bone pri tio ĉi tie).

mi kaj Mylena Queiroz-PE
Sabate ĉiuj decidis nur promeni tra la urbo, ni vizitis stratan merkaton kaj ni drikis tradiciajn drinkojn de regiono. Ni ankaŭ iris al “Parque das Pedras” aŭ Parko de ŝtonoj. Nokte, ni iris al festo al São João e najbara urbo Campina Grande. Finfine(aŭ ne ;] ), dimanĉe, la homojla homoj dise revenis al siaj hejmlokoj.

La 4-a JRN treeble okazos eN Natalo, ŝatu la paĝon de JRN eN facebook por scii novaĵojn kaj vidi aliajn fotojn =D.

paĝo en facebook de JRN: