18 de ago. de 2012

OPI kaj programado....

Hodiaŭ mi faris la OPI ke estas portugale- Olimpíadas Paraíbanas de Informática, mi provis traduki esperante, kaj estas: Paraiba Olimpikoj pri komputiko (Paraíba estas la stato kie mi loĝas). Tie, oni selektas la homoj de mia stato por fari la nacia olimpikoj pri komputiko. Ĉi jare mi faris la brazilaj olimpikoj, sed vere mi ne estis tre bona... Mi ŝatus fari ĝin bonege kaj iri al Italio por fari la internacia olimpikoj (sed mi pensas ke ankoraŭ mi ne estas sufiĉe bona por tio, mi bezonas studi MULTEGE).

Ĉi jare la olimpikoj estis pli bonaj ĉar ne okazis en universitato kiel lastaj jaroj (ĉar ĉi jare la profesoroj de universitato strikas denove kaj denove) sed en la plej kosta privata lernejo de mia urbo(eble de stato). Estas pli bona ol en universitato ĉar almenaŭ ili donis al ni ĉokoladon kaj drinkoj, en universitato estas 5 horoj de malsato, kaj vere, la loko de privata lernejo pli belas ol la loko de publika universitato, estas pli agrabla....

Bone, hodiaŭ mi parolis pri OPI, sed al vi Noobs (komencantoj en komputilo), mi faris tekston por vi kompreni pli bone: 

Kio temas OPI?


OPI temas pri programado. Sed kio estas programado? Programado estas instrui la komputilon por fari kion vi volas. Ekz, se vi volas ke la komputilo faras grandan konton, vi povas programi la komputilon por fari tion al vi.

 
laŭ mi, la plej mojosa filmo pri programado estas Matrix(1999). XD
Ĉu mi nur povas programi la komputilon por fari malmojosan aferojn, kiel konton?

Ne, tute ne. Vi povas fari multajn mojosan aferojn kun programado. Ĉiuj aferoj ke estas eN komputilo, estis programita por iu, la ludoj, la retejo... Vere, vi povas vidi la kodon (la programado) de retejo tajpante Ctrl+U.


Ĉu programi estas malfacila?


Al kelkaj personoj, jes, sed al mi, tute NE. Programi estas facila al kiu ŝatas matemadikon (mi tre ŝatas ĝin, vere mi jam komencis matemadikon eN universitato, kaj gajnis 3 premiojn eN Brazilaj Olimpikoj pri Matemadiko) kaj logikon. Se vi ludas ŝakon aŭ spektis Death Note kaj ŝategis ĝin (kiel mi ^^) vi treeble lernos programi tre facile....


Kiel mi povus komenci?


Mi eklernis programi per la lingvaĝo Pascal kiam mi estis 14 jaraĝa. Ĝi kaj Pyton estas bonega al komecantoj. Se vi volas programi al Web, unue vi devas lerni HTML (ĝi estas FACILEEGA), poste CSS, kaj fine vi devas elekti lingvaĝo por labori, la plej popolaj eN Web estas PHP, Ruby kaj AspX. Kaj memoru, kiam vi lernu iomete Pascal ĈIAM lernu Java, ĉar Java estas la plej bona lingvaĝo al ĉio (Web, poŝtelefonoj, komputilo, ktp). Vi ne trovos librojn ktp esperante pri programado, sed treeble vi trovos en via unua (aŭ dua) lingvo XD.


4 comentários:

  1. Programado estas tre mojosa! :)

    Ankaux mi komencis per Pascal... poste Delphi, VB, HTML, PHP, Natural (jes... cxe "mainframe"...), ktp (ecx ASM, kiel oni povus rimarki cxe mi retpagxo)...

    :)

    kisojn!

    ResponderExcluir
  2. Kial la "RSS" ne funkcias cxi tie, cxe via retpagxo?...

    ResponderExcluir
  3. Se vi havas intereson ankaŭ pri muziko aŭ sonor-kreado, komptila programado vere helpas vin. Multaj nuntempaj muzikistoj elektronikaj uzas programarojn ekz-e "Max" (de Cycling'74, komerca programaro) aŭ PureData (publikaĵo) -- tiuj havas grafikajn interfacojn similajn inter si (nome GUI). Aŭ, se vi emas programi perlitere (CUI), mi rekomendas uzi programaron Csound (ĝi ankaŭ estas libere akirebla kiel PureData).

    ResponderExcluir
  4. Kara, ĉu vi jam ne uzas vian konton @anaribei ĉe tvitero? Mi programas per Python :3

    ResponderExcluir

laŝu komenton