10 de fev. de 2013

Kial mi ne apogas VINA-n

VINA estas nova propono de Renkontigxo de BEJO (Brazila Esperantisto Junulara Organizo). Gxi okazus meze de jaro dum brazila vintro. Do vi pensos: Sxi estas frenezulino por ne apogi Vina-n, kiom des pli da renkontigxoj des pli bone. Jes  kaj ne, komprenu kial mi ne subtenas gxin.

Kio okazas nuntempe eN Brazila movado:

Por kompreni kial mi ne apogas VINA-n, vi devas antaux kompreni kio okazas nuntempe en Brazila movado. Gxis 2011, la plej grava kongreso de Brazilo okazis meze jare, la BKE aux Brazila Kongreso de Esperanto, poste 2011, la strataro de BEL (Brazila Esperanto Ligo) decidis ke farus BKE eN Januaro. La problemo estas ke la plej grava renkontigxo de Brazila Junularo okazas kune BKE, la BEJK (aux Brazila Esperantisto Junulara Kongreso), kaj la dua plej grava renkontigxo de BEJO (la Novjara Arangxo) ankaux okazas januare. Dum la kunsido de BEJO eN BEJK de 2011 ke okazis eN São Paulo, oni decidis ke ni dauxrigus NOVA-n kaj BEJK kune BKE, kaj NOVA cxiam okazus eN proksima urbo de BKE por ke la homoj povus iri al ambaux: NOVA kaj BKE. Cxi jare (2013), NOVA okazis ege malproksime de BKE, kaj dum la kunsido de BEJO ili decidis ke farus alian renkontigxon eN mezo de jaro, la VINA.

Mia Penso:

Mi pensas ke ni ne devas krei novan rekontigxon, sed ni devas fari BEJK-n malkune de BKE, cxar estas la plej grava kongreso de Brazila Junularo. En 2011, kiam BEL decidis fari ilian kongreson januare, mi proponis fari BEJK malkuna de BKE, sed oni diris ke BEJO ne havas suficxe da monon kaj homojn por fari du kongresoj (aux renkontigxoj) jare, mi pensis “Bone”. Sed nuntempe, ili proponis tion (mi ne estis eN kunsido cxi jare), kaj mi pensas ke ili forgesis mian proponon. Mi pensas ke BEJK devas esti malkune de BKE cxar BEJK cxiam estas eN dua pozicio, ili nur donas al ni unu cxambro de kongresejo, kaj nur tio. Kaj imagu eksterlandano venante al BKE, li vidos la cxambro de BEJO kaj li pensos “Ho! Tio estas la plej grava kongreso de Junularo!!! Cxi tie la juna movado ne estas ege bona!”. Mi ne volas ke eN BKE tute ne estus junulara movado, sed pli bonas se gxi estus kiel UK, ke ne cxiam estas kune de IJK kaj cxiam havas junulara programo. Kelkfoje, BEJK povas okazi kune BKE, kiel kelkfoje IJK okazas kune UK, sed ni devas cxiam konspiri por ke gxi okazos sole.

Alia afero ke estus pli bona ol krei nova Brazila Junulara evento, estus krei regionaj renkontigxoj em mezo de jaro. Jam estas la Junulara Renkontigxo de Nordoriento, ke estas mia regiono. Pli interesus krei aliaj lokaj renkontigxoj, kaj la “ricxuloj” kiu havas monon por iri al alia regiono al BKE, irus eN fino de Jaro. ;)

Bone mi esperas ke vi komprenis bone kial mi ne apogas Vina-n.